Piemonta lingvo
piemonta lingvo (Piemontèis) | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Gaŭlo-itala lingvaro • Piedmontese–Lombard | ||
Parolata en | regiono Piemonto en nordokcidenta Italio | |
Parolantoj | 2 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | ĉ. 2 milionoj | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
hindeŭropa
| ||
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | roa | |
ISO 639-3 | pms | |
SIL | pms | |
Glottolog | piem1238 | |
Angla nomo | Piedmontese | |
Franca nomo | piémontais | |
Vikipedio | ||
La piemonta lingvo (piemonte Piemontèis, itale Piemontese) estas latinida lingvo tradicie konsiderata dialekto de la itala lingvo, kiun parolas proksimume 2 milionoj da homoj en la regiono Piemonto en nordokcidenta Italio. Ekde la jaro 1981 ĝi estas de la Konsilio de Eŭropo oficiale agnoskita kiel malplimulta lingvo kaj troviĝas en la ruĝa listo de endanĝerigitaj lingvoj de Unesko. La lingvo apartenas al la okcidentlatinidaj lingvoj kaj listiĝas inter la gaŭlo-latinidaj lingvoj: fakte ĝi pli similas al la franca aŭ okcitana lingvoj ol al la norma itala lingvo, kiu apartenas al la orientlatinidaj lingvoj. Pralingvo de la piemonta estas la mezepoka vulgara latino, kiu miksiĝis kun lokaj keltaj lingvoinfluoj. Multaj vortoj venis el la arpitana lingvo, el keltaj kaj ĝermanaj lingvoj.
Kiel skriba lingvo la piemonta uziĝas ekde la fino de la 12-a jarcento. Dum la 16-a jarcento evoluis vasta literaturo kun nacilingva karaktero, kiu ampleksis ĉiujn literarajn formojn, poemojn samkiel romanojn, dramojn kaj epopeojn. Ekde la 19-a jarcento ankaŭ ekestis natursciencaj, lingvistikaj kaj literaturkritikaj tekstoj.
Ekzistas aparta vikipedia branĉo en la piemonta lingvo, kaj inter la kleruloj estis la ĵurnalisto Tavo Burat.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]La Patro Nia |
Pare nòst, ch'it ses ant ij Cej, |